Floroj

ESPERANTUJANISMO

nia malfermita grupo en Mia Vivo
nia interna grupo en Mia Vivo

⚋ ⚋ ⚋

La manifesto de Esperantujanismo
Hejmo Blogo Kontakto Simboloj Solenoj

⚋ ⚋ ⚋

𐑻 𐑫𐑨𐑵𐑦𐑓𐑧𐑕𐑑𐑩 𐑰 𐑧𐑕𐑐𐑧𐑮𐑨𐑵𐑑𐑪𐑢𐑨𐑵𐑦𐑕𐑫𐑩
The Esperantujanist Manifesto
Det esperantujanska manifestet





Solenoj




DATO KAJ NOMO

ORIGINO

MANIERO

14-a de aprilo

La tago por memori la viktimojn de maljusteco, perforto, subpremo kaj milito.
La tago de forpaso de L. L. Zamenhof (1917). Tago por funebro kaj kvieta pripensado kun familio.
La plej luma kaj malluma tago de la jaro (junio aŭ decembro)

Somermezo / vintromezo.

(Somermezo en junio se oni loĝas norde de la ekvatoro, alie vintromezo. Kaj vintermezo en decembro se oni loĝas norde de la ekvatoro, alie somermezo.)
Festotago.
26-a de julio

La Esperantuja novjaro.

(Jaro 0 = 1887. Ekz. la 25-a de julio 2023 = jaro 135, la 26-a de julio = jaro 136.)
La tago kiam la unua libro (“Lingvo Internacia”) ricevis permeson esti disvastigata en la Rusa imperio. La tago estas konsiderata la naskiĝtago de Esperanto. Festotago.
14-a de decembro.

La tago de dankeco.
La naskiĝtago de L. L. Zamenhof (1859). Festotago. Oni danku al tiuj, kiuj dum la jaro faris bonan al si per donacoj. Oni ankaŭ manĝu delikataĵojn kaj frandaĵojn kun amikoj kaj/aŭ familio.


Rimarku: Se ne estas propono por kiel festi/soleni tagon, oni mem povas decidi kiel fari tion, aŭ laŭ propraj ideoj, aŭ laŭ (mal-)lokaj tradicioj.
Kulturaj aferoj, kaj tial la enhavo de tiu ĉi retpaĝo, estas ĉiam ŝanĝeblaj laŭ la volo kaj bezonoj de la tuta esperantujanistaro. Estontece, eblas ke la enhavo de tiu ĉi retpaĝo estos ŝanĝita, forigita aŭ anstataŭigita per alia enhavo.