Floroj

ESPERANTUJANISMO

nia malfermita grupo en Mia Vivo
nia interna grupo en Mia Vivo

⚋ ⚋ ⚋

La manifesto de Esperantujanismo
Hejmo Blogo Kontakto Simboloj Solenoj

⚋ ⚋ ⚋

𐑻 𐑫𐑨𐑵𐑦𐑓𐑧𐑕𐑑𐑩 𐑰 𐑧𐑕𐑐𐑧𐑮𐑨𐑵𐑑𐑪𐑢𐑨𐑵𐑦𐑕𐑫𐑩
The Esperantujanist Manifesto
Det esperantujanska manifestet

Simboloj




Esperantujanismo havas du simbolojn: marko kaj flago.


La marko de Esperantujanismo

La marko reprezentas la esperantujan movadon. Ĝi estas farita el la kvin vokaloj, kiuj troviĝas en la vorto _e_sper_a_nt_u_jan_i_sm_o_, en la ŝava alfabeto (𐑨 𐑧 𐑩 𐑪 𐑦). Vi povas elŝuti ĝin kiel altkvalita PNG ĉi tie, aŭ kiel SVG ĉi tie (nigra). La simbolo kaj ties fono povas esti en iuj ajn koloroj, sed prefere la simbolo estu verda (HEX: #337321, RGB: 51,115,33) kaj la fono estu blanka (HEX: #FFFFFF, RGB: 255,255,255).

La simbolo estas rajtoceda (🄯), kaj oni povas uzi ĝin por ĉiu ajn afero, inkluzive komerca, sub la kondiĉo ke tiu afero estas klare rilata al esperantujanismo.




La flago de Esperantujanismo

La flago reprezentas Esperantujon, kiel fizikan tutmondan teritorion. La flago estas tute blanka, kun maldika vertikala streko en la centro, de la maldekstra flanko al la dekstra. La blanko reprezentas pacon kaj homaran unuiĝon, kaj la verda streko reprezentas la vojon al paco kaj homara unuiĝo per esperantujanismo. La flago estas inspirita de la flago de Esperanto.

La blanka koloro: HEX: #FFFFFF, RGB: 255,255,255
La verda koloro: HEX: #337321, RGB: 51,115,33

La dikeco de la streko ne estas ekzakta, sed ĝi devas esti pli-malpli 3-1-3.

Vi povas elŝuti ĝin kiel altkvalita PNG ĉi tie, aŭ kiel SVG ĉi tie. La simbolo kaj ties fono povas esti en iu ajn koloro.

La simbolo estas rajtoceda (🄯), kaj oni povas uzi ĝin por ĉiu ajn afero, inkluzive komerca, sub la kondiĉo ke tiu afero estas klare rilata al esperantujanismo.




La flago de Esperanto

Alia simbolo estas la tradicia flago de Esperanto. Ĝi ĉefe simbolas la lingvon de Esperanto kaj la tradicia Esperanta movado, sed ankaŭ Esperantujon en la "movada senco" (t.e., ĉiu loko, en kiu oni parolas Esperanton).

La flago de Esperanto estas publika havaĵo.



Rimarku: kulturaj aferoj, kaj tial la enhavo de tiu ĉi retpaĝo, estas ĉiam ŝanĝeblaj laŭ la volo de la tuta esperantujanistaro. Estontece, eblas ke la enhavo de tiu ĉi retpaĝo estos ŝanĝita, forigita aŭ anstataŭigita per alia enhavo.