Floroj

ESPERANTUJANISMO

nia malfermita grupo en Mia Vivo
nia interna grupo en Mia Vivo

⚋ ⚋ ⚋

La manifesto de Esperantujanismo
Hejmo Blogo Kontakto Simboloj Solenoj

⚋ ⚋ ⚋

𐑻 𐑫𐑨𐑵𐑦𐑓𐑧𐑕𐑑𐑩 𐑰 𐑧𐑕𐑐𐑧𐑮𐑨𐑵𐑑𐑪𐑢𐑨𐑵𐑦𐑕𐑫𐑩
The Esperantujanist Manifesto
Det esperantujanska manifestet





La manifesto de Esperantujanismo




"Vi eble nomas min revanto, sed mi ne estas la nura.
Mi esperas ke vi iam aliĝos, kaj la mondo estos kiel unu."


John Lennon




I — La Esperantaj Ideologioj

En Esperantujo ekzistas tri ĉefaj ideologioj:

  1. Finvenkismo — l’ ideo, ke ni devas konvinki al ĉiuj homoj lerni Esperanton, kaj konvinki la registarojn, ke ili devas adopti Esperanton kiel la duan lingvon, por ke la mondo pliboniĝu per Esperanto.
  2. Raŭmismo — konsideras la lingvon de Esperantujo sian propran minoritatan lingvon, kaj oni do agu por protekti ĝin kiel minoritatan lingvon.
  3. Sennaciismo — la plej malgranda ideologio el la tri. L’ ideo ke laboristoj devas agi por fari Esperanton l’ komunuma lingvo de la tutmonda laboristaro, por krei tutmondan registaron. Por tiu celo ĝi tute malakceptas naciismon.

Esperantujanismo (esperant-uj-an-ismo) estas sintezo de tiuj ĉi tri ideologioj.

Esperantujanismo strebas instigi al aliuloj lerni Esperanton por ke ili fariĝu anoj de Esperantujo, kaj tiel pligrandigi nian komunumon. Male de finvenkismo, ni ne volas, ke ĉiuj homoj lernu Esperanton (ĉu vi volas, ke iu fihomo disvastigu sian malamon per Esperanto?), sed nur la bonuloj de la mondo, kiuj jam havas naturan emon aniĝi en Esperantujo, se nur ili scius pri ĝi.

Ni konsideras raŭmismon sencela, sed ni konsentas pri la graveco protekti l’ Esperantan kulturon.

Fine, sennaciismo havas bonajn kritikojn kontraŭ naciismo, kaj ni samopinias pri la avantaĝoj de unulingva mondo, sed ties unuflanka vidpunkto pri la laboristaro estas lima.

Ni strebas fari Esperantujon mem tiel interesa kaj bonveniga loko, ke aliuloj memvole ekvolu aniĝi. La celo estas ke Esperantujo mem pli kaj pli grandiĝu ĝis kiam ĝi estas tiel granda forto en la mondo, ke ni povas influi la evoluon de la mondo. Ke plibonigu la mondon per ni mem fariĝu la mondo.

Ni volas emfazi, ke esperantujanismo ne estas granda devio de la jam konataj vojoj, sed nur nova pado al similaj celoj. Ni ne konsideras aliajn esperantistojn malamikoj, kaj ni ne diras al aliaj, ke ili «haltigu ĉion kaj agu alimaniere!». Se vi samopinias kun ni kaj volas aniĝi, vi estas tre bonvena! Se vi ne, ni ankoraŭ konsideras vin amiko kaj potenciala kunlaboranto. Nur tiu, kiu volas aniĝi, ni volas kiel ano.




II — Nacio, Nacioŝtato kaj Unumondismo

Identeco, ĉu science priskribebla aŭ ne, estas grava por ni homoj, ĉar ĝi helpas al ni kompreni, kiu estas «amiko», kaj kiu ne. Estas la forto, kiu faras vian nekonatan najbaron malfremdulo. Kvankam ni ne povas akurate priskribi tiun forton, ĝia ekzisto estas vera, kaj per ĝi oni ankaŭ povas naski konfliktojn, kiuj ne ekzistus sen certaj identecoj.

Unu el la plej grandaj kaj plej potencaj identecoj, estas naciismo. Ĝi estas la plej granda kialo por multaj sangaj konfliktoj.

Nacio estas kolektiva sento de identeco, bazita de ekz. historio, religio, kulturo, lingvo kaj/aŭ teritorio. Nacioŝtato estas l’ ideo, ke ŝtata teritorio estu bazita de nacio. Por kelknombraj ŝtatoj tio taŭgas, sed multaj landoj estas tro naciodiversaj kaj/aŭ teritorie tro disvastiĝaj por esti veraj nacioŝtatoj. Tia ŝtato estas aŭ tro malgranda por esti sendependa de la altrudoj de pli potencaj ŝtatoj, aŭ havas pli ol unu nacion (aŭ etnon) inter sia landlimo. Plie, la koncepto de nacio, pro ties bezono krei limojn inter «ĉi-tie» kaj «eksterlandoj», emas dividi homojn inter «mi» kaj «vi», bazite de malsamecoj, kiuj plej ofte ne gravas, sed iĝas gravaj en la mensoj de nacianoj.

Tial, nacioŝtato estas malebla koncepto en la plej multaj partoj de la mondo, kaj nur per malhonesto pri tiuj gravaj problemoj povas naciistoj daŭre laŭdi naciismon.

Pro la supraj kialoj, organizi sin socie kaj kulture laŭ nacio povas funkcii glate, sed ne teritorie, ekonomie aŭ politike. Por tiuj celoj, aliaj organizoformoj estas bezonataj.

Ni esperantujanistoj volas unumondismon (ke la mondo estu unuigita per la ideo de komuna homaro). Sed ne unumondismon kiel «malbuntan maoisman jakon.» Ni volas unumondismon en kiu, ĉiuj diversaj kulturaj kaj naciaj trezoroj estu karaj, buntaj kaj ĝuataj, kaj nur estu for la partoj, kiuj igas al ni rigardi unu l’ alian malkiel parton de la sama homaro. Organize, tia mondo kompreneble ne estu dividita laŭ nacioŝtatoj, sed laŭ organizformoj, kiuj lasas nin kunlabori plej harmonie. En tia mondo, oni probable ne loĝas sub nur unu organizoformo, kiel en la nunaj ŝtatoj, sed sub pluraj (unu por ekonomio, unu por kulturo, unu por lingvopolitiko, ktp.), kiuj eble kongruas kun unu l’ alia, sed ankaŭ eble ne, kaj ili povas havi malsamajn grandecojn. Kiel ili funkcios estu laŭ la voloj kaj bezonoj de l’ homoj, kiuj loĝos sub tiuj organizoformoj. Ni ne postulas, ke ĉiu loĝu sub la sama sistemo. Estas multaj manieroj por erari, sed ankaŭ estas multaj manieroj por fari ĝuste. Ni subtenu ĉiun organizan alternativon, kiu kongruas al nia ĝenerala celo de unuiĝo, ĉar ni ĉiuj havas proprajn ideojn pri solvoj por niaj ĉiutagaj problemoj.

Ni devas forigi l’ ideon de nacioŝtato, sed ne de nacioj. Ni estas unu homaro, sed ni ankaŭ estas infanoj de niaj landoj. Ni rigardu niajn kulturojn kiel nur lokajn variojn de la sama ronda mondo, niajn lingvojn kiel nur dialektojn de jam delonge forgesita pralingvo, kaj la malsimilajn homojn tra la mondo kiel membrojn de la sama granda familio.




III — La Vojo al Unuolingviĝo kaj Esperanto

Je la komenco de la 21a jarcento, 50% de la vivantaj lingvoj en la mondo havis malpli ol 100 denaskajn parolantoj (malpli ol eĉ Esperanto). Lingvistoj taksas, ke 90% de la nunaj vivantaj lingvoj estos ekstermiĝaj je la fino de la 21a jarcento. La forto, kiu pli kaj pli pelas tiun evoluon, estas la bezono de interkulturaj kaj ekonomiaj konektiĝoj. En la batalo inter la lingvoj, la lingvo, kiu havas pli grandan influon super kulturaj kaj ekonomiaj aferoj, forpuŝas la aliajn. Foje rapide, foje malrapide, sed ĉiam la rezulto estas la sama. Tiu ĉi evoluo estas malkontestebla, kaj, pli grave, malhaltigebla.

Multaj lingvistoj tamen imagas, ke post l’ ekstermiĝo de ĉiuj pli malgrandaj lingvoj, la mondo stabiliĝos kaj dividiĝos en kelkajn lingvajn grupojn de la venkintoj, kaj, supozeble, post tiam ili vivos apude kun unu l’ alia, kvazaŭ la tempo haltis.

Ĉu jes?

Ni opinias alie. Plej probable, en tiu tempo la mondo iom stabiliĝos, jes, sed la batalo por lingva dominado ne haltiĝos. La bezono por komuniki kaj intertrakti en tiu mondo estos eĉ pli grava, ne malpli, ol nun. En tiu mondo, estos la lingvo, kiu havas pli kulturan kaj ekonomian influon super l’ aliaj, kiu senĉese grandiĝos. Iom post iom, la volo por protekti sian lingvon malfortiĝas pro tiu realo, kaj fine la parolantoj ne plu sentos sian lingvon sufiĉe konservinda por pene protekti ĝin, eĉ post pluraj jarcentoj de fiera amo de sia lingvo. Tiam, la morto de la lingvo estas nur tempa problemo, kaj ne multe da parolantoj funebros ties morton. La nunaj grandaj lingvoj, kiujn oni facile kaj vane imagas esti ekzistantaj por ĉiam, spertos la saman sufokitan morton, kiun multaj mortantaj lingvoj spertas ĝuste nun, eble eĉ inter la sekvontaj 500 jaroj (mallonga tempo en l’ historio de la homaro).

Je la fino, nur unu lingvo venkos, kaj la mondo fariĝos efektive unukultureca. Lokaj varioj probable ekzistos, sed ili estos same kiel la diferencoj inter, ekz., l’ angla, l’ usona, kaj l’ aŭstralia kulturoj. Ne tute samaj, sed ankaŭ ne tiel malsamaj. Sed nenio el la venkitaj kulturoj restos. Kaj neniu funebros tion, en la sama maniero kiel ni ne funebras la morton de Latino aŭ Sanskrito. Ni certe perdis kulturajn trezorojn per iliaj mortoj, sed tio ne gravas al ni, ĉar ni ja havas proprajn kulturojn kaj lingvojn. Mortintaj lingvoj ne influas niajn ĉiutagajn vivojn.

Ni volas emfazi, ke l’ estonta perdo de la multaj buntaj kulturoj kaj lingvoj estas tre bedaŭrinda afero, kaj ni tute ne festas ĝin. Tamen, ne valoras batali kontraŭ la maleviteblo. Ni povas nur adaptiĝi. Tial, ni devas zorge dokumenti la lingvojn kaj la kulturojn por la posteularo, kaj kuraĝigi al homoj lerni, uzi kaj konservi siajn lingvojn kaj kulturojn tiel longe plej eble.

Eĉ se tiu estonteco aspektas malalloga, ĝi ankaŭ prezentas al ni oportunon: ni, la homaro, povas influi la evoluon de la unulingviĝo. Ni povas decidi, ĉu la evoluo daŭru laŭ la kaosaj procesoj de l’ historio, ke fari nenion estas la plej taŭga elekto? Ĉu la venkinto gajnu ĉion, kaj la venkitoj nenion?

Ni neas tion. Ni povas elekti alian vojon. La vojon de inkluziveco. Ke ni elektu lingvon en kiu ni konservu ĉiujn karaĵojn de la mondaj kulturoj kaj lingvoj.

Sed kiun lingvon?

Ni esperantujanistoj proponas ke la lingvo Esperanto estu la estonta ununura tutmonda lingvo. Ni havas tri kialojn por elekti ĝin:

  1. Esperanto estas matura kaj relative facile lernebla lingvo. Ĉiuj homoj tra la tuta mondo povas lerni ĝin sufiĉe bone por partopreni en ĉiaj imageblaj konversacioj. Esperanto estas, jes, originale el (ĉefe) eŭropaj lingvoj, sed tiu fakto ne malebligas inkluzivemon de ĉiuj konservindaj partoj de aliaj lingvoj, kaj, sekve, iliaj kulturoj. Aliaj lingvoj ne estas tiel inkluzivemaj, ĉar ili ne evoluis por esti la tutmonda lingvo, sed tio estas la deklarita celo de Esperanto. Multaj kritikantoj asertas ke Esperanto ne estas perfekta, aŭ la plej facile lernebla lingvo, kaj tial estas pli taŭgaj lingvoj ol Esperanto. Eble, sed al ili mankas io pli grava ol nur lernofacileco: tutmondeca kulturo.
  2. L’ Esperantuja kulturo enhavas l’ idearon (eĉ se ne tiel precize), kiun ni opinias gravan por la tuta mondo: tuthomareco, scivolemo, toleremo, kunlaboremo, progresemo, k.a. Post pli ol 130 jaroj de evoluo, tiu idearo estas nun enkorpigita en la lingvo kaj kulturo. Estas multe pli facila afero vojaĝi sur jam estanta vojo ol konstrui tute novan.
  3. Esperantujo povas ankaŭ konservi l’ estantajn kulturojn kaj tradiciojn kiel partoj de nia Esperantuja kulturo, traktante ilin kiel lokajn variojn. Esperantujo ne devas esti same ĉie. Male, ĝi povas esti tiel varia kiel en la bone konata hodiaŭa mondo. Ni devas forigi nur la partojn, kiuj konstruas murojn inter niaj popoloj, kaj konservi la konservindajn partojn kiel partojn de nia komunumo.

Se ni venkos, la mondo estos same bunta kiel l’ hodiaŭa mondo estas. Hispanoj, ĉinoj, kaj kongoj daŭre ĝuos siajn proprajn kulturojn, sed en Esperanto.

Ĉiuj parolos lokan dialekton de Esperanto (aŭ lokan dialekton de iu ido de Esperanto) kiel l’ unuan aŭ duan lingvon, kaj fine, post longa tempo, kiel l’ unuan. Kaj tiu mondo taksos malsamecon alte, kaj neniu estos konsiderata la venkito de la batalo por lingva kaj kultura dominado. Ĉies voĉo gravas, ĉies malsameco valoras, ĉies emo validas. Ĉiu estos plena partoprenanto en la socio kiel egalulo.




IV — Kiel Ni Agu?

Ĝis nun ni priskribis l’ aksiomojn de esperantujanismo. Tamen, teorio sen programo por ago estas senutila. Estas ofta problemo de progresemaj movadoj, ke sufiĉas al ili senlime kritiki la problemojn de jen tio, jen tio ĉi, sen oferto de uzeblaj proponoj por iri antaŭen, krom vagaj admonoj pri la graveco de interkonsento kaj agomaniero. Aŭ aliflanke, ke oni agu sen pripensoj aŭ teorioj, ĉar teorioj «evidente haltigas tujan agemon».

Ambaŭ vidpunktoj ofte estas la rezulto de malgrandeco kaj malinflueblo. Estas la rifuĝejo por tiu, kiu volas ŝanĝi la mondon, sed sentante sin malebla, elektas dediĉi sin al fantazioj, en kiu oni ne estas senpotenca kaj malgrava, sed ia heroo. Lacaj ritaroj kaj platecaj aferoj fariĝas la plej gravaj. Jen la ofta finpunkto de eksviglaj movadoj, inkluzive la maldekstraj unuflanke, kaj la konspiroteoristoj en la kontraŭa flanko. Kaj la samaj tendencoj ankaŭ prosperas en l’ Esperanta movado. Ni ne falu en la saman kaptilon!

L’ Esperanta movado neniam estis granda, sed ĝi ja iam estis relative influpova. Sed tio estis tiam. Nun la movado estas plejparte forgesita kaj ignorata. Plie, eĉ se la nombro de novaj parolantoj, danke al la interreto, kreskas, krom «lipservoj» al la celoj de la movado, la plejmulto ŝajne lernas la lingvon nur por sia propra amuziĝo. Tio ne estas kritiko al ili; oni nepre ne devas esti movadisto por lerni Esperanton. Estas ne pli ol komento pri la nuna stato. Ke, nuntempe, la originala ideo de homara unuiĝo per Esperanto ne estas serioze traktata.

Do, nia elirpunkto estas de malgrandegeco kaj seninflueco. Ni devas komenci preskaŭ de la komenco. Ni devas agi kaj pacience kaj celkonscie. Multaj postulas tujajn rezultojn, sed ni simple ne povas ŝanĝi la mondon hodiaŭ aŭ morgaŭ. Tamen, estas pli bone se ni povos influi la mondon post 50 jaroj ol neniam.

Ni ne konsideru nin herooj en estontaj historiaj libroj. Niaj agoj probable estos forgesitaj, sendankitaj, kaj tute eble, senfruktaj. Sed ni daŭre laboru, ĉar ni scias, ke niaj penoj ne devas esti senfruktaj. Eble ni neniam atingos nian finan venkon, sed ni probable povos ŝanĝi la vivojn de kelkaj aliaj homoj. Kaj se ni ne povos fari eĉ tion, ni almenaŭ povos lerni ion novan pri ni mem. Ni ne forgesu, ke eĉ nur malgranda pliboniĝo estas sukceso, kaj oni povas vidi tion en alia, ne tuj evidenta loko kaj tempo. Kaj foje, ne ofte, sed foje, oni eĉ povas gajni ĉion, je la tuta surprizo de eĉ l’ agistoj.

Unue, ni esperantujanistoj lernu la lingvon diligente, ne kiel ĉies duan lingvon, sed kiel la lingvon de nia komunumo. Ni devas trakti la lingvon kiel nian unuan lingvon, kiam ni atingas la sufiĉan altan nivelon. Tio gravas por profundigi nian kunsenton de komunumeco.

Due, ni kreu niajn proprajn tradiciojn, festotagojn, simbolojn, vestaĵojn, manĝaĵojn, kulturon, k.s. Ne per ordono, sed per la sama natura evoluo de iu ajn alia kulturo. Ni rigardu unu l’ alian kaj kopiu la partojn, kiujn ni ŝatas, kaj tiel, kiel puzlo, iom post iom aldonu la partojn, kiuj estu gravaj partoj de nia komunumo, ne forgesante samtempe, ke ni strebas esti tutmonda komunumo. Ĉiuj povas kontribui, kaj ĉiu kontribuu!

Trie, ni interrilatu kun aliaj esperantujanistoj. Ne nur rete, sed ankaŭ vizaĝ-al-vizaĝe, se eblas. Tio gravas por transformi l’ ideon pri komunumeco al vera sento de komunumeco.

Kvare, ni kreu niajn proprajn valoraĵojn, kiuj plifeliĉigas niajn vivojn. Ni parolas pri kulturo, arto kaj pri amuzaĵoj: muziko, filmoj, libroj, komiksoj, rakontoj, pentraĵoj, kunvenoj, kursoj, lernejoj, informejoj, idiomoj, entreprenoj, k.t.p. Neniu havas forton daŭre labori se oni ne povas ĝui la fruktojn de sia partopreno. Unu bela kanto, unu amuza filmeto estas pli altira ol dek libroj pri la boneco de la lingvo Esperanto. Ni kreu etoson per kiu aliaj homoj memvole ekvolas esti partoprenantoj. Ni agu eksteren por inviti enen. Optimisme kaj memfide, ni montru l’ alternativan mondon, kiun ni mem volas sperti.

Kvine, kiam ni sufiĉe kreskis por havi influon al la mondo, ni uzu tiun influon por propagandi pli efike por nia celo. Nia fina celo estas, ke ni anstataŭigu la nunan malrapidan evoluon al unulingviĝo kaj unumondiĝo de alia nacia lingvo kaj kulturo, per nia lingvo kaj komunumo. Anstataŭ la «fina venko» de, ekz. l’ angla kulturo kaj ties lingvo, ni celas la finan venkon de Esperantujo kaj ties lingvo. Ne per perforto kaj devigo, sed per paca kreo de alternativo, kiu estas pli inkluzivema, feliĉiga kaj alloga. Ni estu kiel monda proto-kulturo,monda proto-etno, por ke iam ni transformiĝu de esperantujanistoj al esperantujanoj, kaj la cetera mondo, sekvu nin!

Por tiu celo, ni serĉu homojn, kiuj nature emas fariĝi esperantujanistoj, kaj nur poste ni celu konvinki aliajn homojn, kiuj bezonas pli da formado por fariĝi esperantujanistoj. Ne ĉiuj devas iĝi esperantujanistoj, do ni koncentriĝi pri homoj, kiuj plibonigos nian komunumon. Tiel, en la fino, estos la malbonuloj, kiuj devas adaptiĝi al nia komunumo, kaj ne male. Ni ne venkos ĉar ni parolas pri boneco, sed ĉar ni montras bonecon.

Ĉu ĉi tio estas utopio? Eble. Eĉ probable. Ĉu nepre? Kiu scias? Ni nur scias, ke se oni ne volas, ke l’ bono venku, la plej bona maniero estas ke proklami ĉian agon senutila, utopia, vana, kaj poste mem fari nenion ajn. Tiel, la malvenko de l’ bono tute certas. Tamen, eĉ se la nuna mondo aspektas tiel malameca kaj indiferenta pri nia celo, tio ne estas la nepra stato de la estonteco. La mondo povas ŝanĝiĝi, kaj ĝi ŝanĝiĝis multfoje dum la historio. Ne nur pro agoj de grandegaj personoj kiel Napoleono, sed pli precipe pro agoj de grandaj revantoj, kiuj laboris mallaŭte, sed fervore, por iu granda misio. Ili estas tro ofte forgesitaj, sed ni vivas en la mondo, kiun ankaŭ ili partoprenis konstrui. Sen ili, la mondo estus en eĉ pli terura stato, kaj ni danku ilin pro ke ili ignoris la asertojn, ke iliaj agoj estus vanaj, kaj malgraŭ ĉio, agis.

Memoru, ke ĉiu okazaĵo en la historio aspektis malebla ĝis la momento kiam ĝi realiĝis. Post tiam, oni konsideras ĝin tute malevitebla.




Verkis: Johannes Ĝenberĝ
Korektis kaj rearanĝis: Kurtiso Ŝepardo