Floroj

ESPERANTUJANISMO

nia malfermita grupo en Mia Vivo
nia interna grupo en Mia Vivo

⚋ ⚋ ⚋

La manifesto de Esperantujanismo
Hejmo Blogo Kontakto Simboloj Solenoj

⚋ ⚋ ⚋

𐑻 𐑫𐑨𐑵𐑦𐑓𐑧𐑕𐑑𐑩 𐑰 𐑧𐑕𐑐𐑧𐑮𐑨𐑵𐑑𐑪𐑢𐑨𐑵𐑦𐑕𐑫𐑩
The Esperantujanist Manifesto
Det esperantujanska manifestet





Kiu estas ni?



Esperantujanismo estas ideologio, filozofio, socia kaj kontraŭ-kultura movado, kiu celas krei unuigitan homaron, per tutmonda kulturo kaj lingvo, bunta kaj gaja per niaj lokaj diversecoj.

Legu nian manifeston.

Who are we?



Esperantujanismo is an ideology, philosophy, a social and a counter-culture movement, which aims to unify humanity through a global culture and language, made colorful and joyous by our local diversity.

Read our manifesto.

𐑒𐑦𐑪 𐑧𐑕𐑑𐑨𐑕 𐑵𐑦?



𐑧𐑕𐑐𐑧𐑮𐑨𐑵𐑑𐑪𐑢𐑨𐑵𐑦𐑕𐑫𐑩 𐑧𐑕𐑑𐑨𐑕 𐑦𐑛𐑧𐑩𐑤𐑩𐑜𐑦𐑩, 𐑓𐑦𐑤𐑩𐑟𐑩𐑓𐑦𐑩, 𐑕𐑩𐑔𐑦𐑨 𐑷 𐑒𐑩𐑵𐑑𐑮𐑨𐑘-𐑒𐑪𐑤𐑑𐑪𐑮𐑨 𐑫𐑩𐑝𐑨𐑛𐑩, 𐑒𐑦𐑪 𐑔𐑧𐑤𐑨𐑕 𐑒𐑮𐑧𐑦 𐑪𐑵𐑪𐑦𐑜𐑦𐑑𐑨𐑵 𐑣𐑩𐑫𐑨𐑮𐑩𐑵, 𐑐𐑧𐑮 𐑑𐑪𐑑𐑫𐑩𐑵𐑛𐑨 𐑒𐑪𐑤𐑑𐑪𐑮𐑩 𐑷 𐑤𐑦𐑵𐑜𐑝𐑩, 𐑚𐑪𐑵𐑑𐑨 𐑷 𐑜𐑨𐑢𐑨 𐑐𐑧𐑮 𐑵𐑦𐑨𐑢 𐑤𐑩𐑒𐑨𐑢 𐑛𐑦𐑝𐑧𐑮𐑕𐑧𐑔𐑩𐑢.

𐑤𐑧𐑜𐑪 𐑵𐑦𐑨𐑵 𐑫𐑨𐑵𐑦𐑓𐑧𐑕𐑑𐑩𐑵.

Novaĵo



2023-09-27

Bonvenon al la nova retejo pri esperantujanismo!

La antaŭa retejo spertis problemojn, kaj mi devis reskribi la tutan retejo-kodon. Ĉar mi ŝatas minimumisman dezajnon, mi elektis fari ĉi tiun retejon sub tiu principo. Mi samtempe plibonigis la lingvon en la retejo, kaj forigis la partojn pri la ŝava alfabeto, ĉar ne multaj interesiĝis pri ĝi. Tiuj partoj estas nun troveblaj en propra retejo: lasava.esperanto.one. Mi ankaŭ translokigis la retejon al esperantujanismo.esperanto.one por ŝpari monon. Bonvolu ĝisdatigi vian legosignon.

Mi esperas ke mi trovos pli da tempo por evoluigi ĉi tiun ideologion ĉi-jare, sed mi promesas nenion ĉar mi jam havas tro da farendaĵoj. Por partopreni en la diskutoj pri la evoluigo, bonvolu iri al niaj grupoj en Mia Vivo (ligiloj supre).